WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Agoj de la Apostoloj 12
13 - Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti,
Select
1 - Kaj ĉirkaŭ tiu tempo la reĝo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj.
2 - Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano.
3 - Kaj vidinte, ke tio plaĉas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj.
4 - Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
5 - Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed preĝo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.
6 - Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon.
7 - Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
8 - Kaj la anĝelo diris al li: Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li: Ĵetu ĉirkaŭ vin vian mantelon kaj sekvu min.
9 - Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la anĝelo, sed li pensis, ke li vidas vizion.
10 - Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li.
11 - Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
12 - Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj preĝantaj.
13 - Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti,
14 - kaj rekonante la voĉon de Petro, ŝi pro ĝojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaŭ la pordego.
15 - Kaj oni diris al ŝi: Vi frenezas. Sed ŝi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Ĝi estas lia anĝelo.
16 - Sed Petro daŭrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis.
17 - Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.
18 - Kaj kiam tagiĝis, fariĝis inter la soldatoj ne malgranda ekscitiĝo, kio fariĝis kun Petro.
19 - Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
20 - Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo.
21 - Kaj en difinita tago Herodo, vestita en reĝaj vestoj, sidis sur tribunala seĝo kaj deklamis al ili.
22 - Kaj la popolo kriis: Ĝi estas voĉo de dio, kaj ne de homo.
23 - Kaj anĝelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj manĝate de vermoj, li senspiriĝis.
24 - Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandiĝis.
25 - Kaj Barnabas kaj Saŭlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.
Agoj de la Apostoloj 12:13
13 / 25
Kaj kiam li frapis ĉe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aŭskulti,
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget